Frédéric Bastiat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frédéric Bastiat
Persona informo
Naskonomo Claude Frédéric Bastiat
Naskiĝo 30-a de junio 1801
en Bajono, Akvitanio, Francio
Morto 24-a de decembro 1850
en Romo, Italio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo San Luigi dei Francesi
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater abbaye-école de Sorèze
Memorigilo Frédéric Bastiat
Okupo
Okupo filozofoekonomikisto • eseisto • politikisto • magistrato • verkisto
Verkoj Parabolo de la rompita fenestro
Economic Harmonies
Candlemakers' petition
The Law
vdr

Frédéric BASTIAT (30-a de junio 1801 - 24-a de decembro 1850) estis bone konata franca klasika liberala verkisto kaj ekonomikisto.

Claude Frédéric Bastiat estis naskita en Bayonne, Akvitanio, Francio. Li estas multege ŝatata de multaj libertarianoj por kaj lia tre vigla, komprenebla stilo kaj lia profunda teoria kompreno.

Lia publika kariero kiel ekonomikisto komenciĝis nur je 1844, kaj finiĝis pro lia mistempa morto je 1850. Bastiat malsaniĝis de tuberkulozo, verŝajne dum siaj vojaĝoj tra Francio por antaŭenigi libertarianismajn ideojn, kaj tiu malsano finfine malebligis lin plue prelegi (precipe ĉe la leĝdona asembleo al kiu li estis elektita je 1848 kaj 1849) kaj mortigis lin.

Bastiat definitive enkorpigis la "Harmonian" skolon de libertarianoj, kiuj opinias ke utilismaj kaj naturaj juraj argumentoj estas du komplementaj flankoj de la sama mondo.

Bastiat ne partoprenis en la debato inter anarkiistoj kaj minarkiistoj (li mortis tro frue por tio); ŝajnas ke li rigardis la Ŝtaton kiel io neevitebla kiel tuja praktika afero, io kio devus esti konsiderata kiam ĝi ekzistis. Li ankaŭ eksplicite bedaŭris perfortan revolucion kiel rimedon por forigi registarojn. Finfine, lia amiko Gustave de Molinari eldonis lian fundamentan verkon pri libermerkata anarkiismo je 1849, kaj Bastiat, konscia de tio, deklaris ĉe sia mortlito ke Molinari estas lia spirita heredonto.

Bastiat estis la verkisto de la satira dokumento plej bone konata kiel la Pétition des fabricants de chandelles ("Peto de kandelistoj") kiu mem prezentas ĝin kiel peto de kandelistoj al la franca registaro por forbloki la Sunon pro malebligi ĝian maljustan konkurencon kun iliaj produktaĵoj.

Frédéric Bastiat mortis en Romo, Italio je 24-a de decembro, 1850.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Frédéric BASTIAT

greke Bastiat.org eldonas aŭ indeksas ĉion pri Bastiat. (angle kaj france) greke Cercle Frédéric Bastiat ankaŭ eldonas verkojn pri Bastiat, kaj antaŭenigas la saman tradicion de libertarianismo. (france, angle, germane kaj hispane)