Fragotorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fragotorto estas unu el la klasikaj fruktaj tortoj, kiuj estas farataj en multaj variantoj kaj kies tegaĵo ĉefe konsistas el fragoj. Ĝi ne nur estas konata en la germanlingvaj landoj sed ankaŭ en Britio, Pollando kaj Rusujo.

Kutimaj estas du diversaj variantoj.

  • Bazo estas grundo el friabla pasto, kiu estas priŝmirata per konfitaĵo, sur kies tavolo kuŝas biskvito. Sur tio estas aranĝataj la fragoj.
  • Fragoj estas aranĝataj sur grundo de friabla pasto.

Ĉiam estas uzataj freŝaj fragoj, kiuj estas izolataj per torta glazuro. Ĉiuj eblaj manieroj de konservado estas nur parte aplikeblaj por fragoj kaj ne rezultigas uzeblan produkton. Fragotorto estas ofte servata kun batita kremo al kafo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]