Fram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pruo de Fram nune vidata en la Fram Muzeo.
Fram havene, ĉirkaŭ 1900[1]

Fram ("Antaŭen") estas ŝipo kiu estis uzata por ekspedicioj al Arkto kaj al Antarkto fare de norvegaj esploristoj Fridtjof Nansen, Otto Sverdrup, Oscar Wisting, kaj Roald Amundsen inter 1893 kaj 1912. Ĝi estis desegnita kaj konstruita de la skot-norvega ŝipkonstruisto Colin Archer por la ekspedicio al Arkto de Fridtjof Nansen de 1893 en kiu la plano estis surglaciigi la Fram en la glacitavolo kaj flosigi ĝin super la Norda Poluso.

Fram estas tri-masta skuno kun totala longo de 39 metroj kaj larĝo de 11 metroj. La ŝipo estas malkutime mallarĝa kaj malkutime malprofunda por pli bone rezisti la fortojn de la premanta glacio.

Fram supozeble navigis plej norden (85°57'N) kaj plej suden (78°41'S) ol ajna aliaj ligna ŝipo. Fram estas konservata ĉe la Fram Muzeo en Oslo, Norvegio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]