Franca (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de Franca en subŝtato San-Paŭlo.

Franca [fran-ka] (portugallingve Libera) estas urbo (20°32′20″S 47°24′3″U  /  20.53889°S, 47.40083°U / -20.53889; -47.40083 (Franca (urbo))Koordinatoj: 20°32′20″S 47°24′3″U  /  20.53889°S, 47.40083°U / -20.53889; -47.40083 (Franca (urbo))), municipo kaj subregiono de regiono Ribeirão Preto, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo. Municipo havas 328.121 loĝantojn (2006) en 607,333 km² (540,3 loĝ./km²). Urbo estas 1040 m sur marnivelo. En urbo estas 282.203 loĝantoj kaj 5.534 homoj loĝas en bienzono. Franca estas nomata "ĉefurbo de ŝuoj" ĉar en ĝi estas unu el la ĉefaj ŝuofabrikoj de Brazilo. En ĝi ankaŭ estas la ĉefaj teamoj de basketbalo de Brazilo.

Esperanto en Franca[redakti | redakti fonton]

Salvador Rocha estis pioniro de Esperanto en Franca jam en la fino de 20-a jarcento. Li ne nur instruis Esperanton, sed ankaŭ propagandis la lingvon per la spiritisma ĵurnaloNova Era”, kie li aperigis plurajn kaj interesajn artikolojn pri la lingvo.

De la loka grupo “Ĝardeno Esperantista Zamenhof”, sub aŭspicio de EASP kaj apogo de Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, estis okazita la 21-a Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato San-Paŭlo, la 2-an, 3-an kaj 4-an de Aprilo 1999, kun granda sukceso.

La temo de la renkontiĝo estis “Perspektivoj de Esperanto en la Proksima Jarmilo”. Kunordigis la eventon Symilde Schenk Ledon (Komitatano A de UEA) kun partopreno de Ivon Barbosa, prezidanto de EASP, James Rezende Piton (ano de Amerika Komisiono de UEA), kaj Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de BEL.

La renkontiĝejo estis la impona “Colégio Champangnat”. Multe laboris por la sukceso de la evento Alzira dos Anjos, (kareseme nomata “Alzirinha”), prezidanto de Ĝardeno Esperantista Zamenhof, kaj ŝia skipo. Elstara punkto de la renkontiĝo estis la partopreno de multaj infanoj, preskaŭ ĉiuj parolantaj Esperanton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]