Franca signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franca mansigna lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
Franca signolingvo
Parolata en Francio
Signantoj taksita 80 000–300 000
LSF en franca mangesta alfabeto
LSF.JPG
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-FR
  ISO 639-3 fsl
v  d  r
Information icon.svg

La franca signolingvo (france langue des signes françaiseLSF) estas la signolingvo (gestolingvo) de la surduloj en la lando Francio. Laŭ Ethnologue, ĝi havas 80 000 ĝis 300 000 aŭtoĥtonajn parolantojn.

La franca signolingvo parencas al la nederlanda signolingvo (NGT), la flandra signolingvo (VGT), la valona signolingvo (LSFB), la irlanda signolingvo (ISL), la usona signolingvo (ASL), brazila signolingvo (LIBRAS) kaj la kebekia signolingvo (LSQ).

Historio[redakti | redakti fonton]

La francan signolingvon oni ofte, kvankam erare, atribuas al la laboro de la abato Quarles Michel de l'Épée (l'abbé de l'Épée). Fakte, onidire li esploris la jam ekzistantan lingvon tute hazarde; fuĝinta en apudan domon por eskapi pluvon, li renkontis paron de ĝemelaj fratinoj, surdulinoj, kaj lin frapis la riĉeco kaj komplekseco de la lingvo kiun ili uzis por komuniki inter si kaj la surda pariza komunumo. La abato sin taskigis lerni la lingvon, nun nomata la malnova franca signolingvo, kaj eble li fondis liberan lernejon por surduloj. Ĉe tiu lernejo, lia ellaboris sistemon, kiun li nomis "metodaj signoj", por instrui siajn studentojn legi kaj skribi. La abato iamfine povis fari publikajn eksponojn (1771 al 1774) pri sia sistemo, manifestaciojn, kiuj allogis edukistojn kaj eminentulojn el la tuta kontinento kaj kiuj vulgarigis la ideon, ke la surduloj povas edukiĝi, aparte per gestado.

La metodaj signoj kiujn li kreis estis miksaĵo de signolingvaj vortoj kiujn li lernis kun iuj gramatikaj termoj kiujn li inventis. La rezulta kombinaĵo, artefarita lingvo, estis super-komplika kaj tute neuzebla de liaj studentoj. Ekzemple, kie lia sistemo emis detale konstrui la vorton "nekomprenebla" per ĉeno de 5 gestaj vortoj ("eno-kompreni-ebla-adjektivo-ne"), la natura surda lingvo simple diris "kompreni-neebla". LSF estis ne inventita de la abato, sed liaj gravaj kontribuoj al la surda komunumo estis agnoski, ke la surdulo ne bezonas parolatan lingvon por povi pensi, kaj malrekte akceli la naturan kreskadon de la lingvo pere de tio ke li kunigis tiom da surdulaj studentoj sub unusaman tegmenton.

La franca signolingvo prosperis de tiu momento ĝis la malfrua 19-a jarcento je kiu punkto skismo inter la manparolismaj kaj buŝparolismaj skoloj jam de longe ellaboriĝis. En 1880 la Milana Internacia Kongreso de Instruistoj por la Surduloj-Mutuloj kongresis kaj decidis, ke la buŝparolisma tradicio preferendas. Postiome, la uzo de signolingvo iĝis traktata kiel barilo al la lerno de perbuŝa konversacio, kaj tial forbariĝis de la klasĉambro.

Ĉi tiu situacio estis restonta en Francio ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj kiam la surda komunumo komencis batali por pli granda agnosko de la signolingvo kaj por dulingva klerigada sistemo. Oni devis atendi ĝis 1991 kiam la Ĝenerala Asembleo leĝigis la leĝon Fabius, oficiale rajtiganta la uzon de la LSF por la klerigado de surdaj infanoj. Leĝo estis ankaŭ farita en 2004 plene agnoskante LSF-on kiel lingvon proprarajtan).

Latina alfabeto per gestoj[redakti | redakti fonton]

La Franca gesta alfabeto estas uzata, kaj por distingi signojn de FSL, kaj por kunigitaj Francaj vortoj dum gestado de mansignoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]