Francis Dhanis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Barono Francis Ernest Joseph Marie DHANIS (naskiĝis la 11-an de marto 1862 en Londono, mortis la 13-an de novembro 1909 en Bruselo) estis belga militisto kaj esploristo, filo de belga entreprenisto kaj irlanda patrino (kun la nomo Maher). La dek kvar unuajn jarojn de sia vivo li loĝis en la skota urbeto Greenock, kie li vizitadis la lernejon.

Kompletiginte sian instruadon en la militista lernejo[1], li eniris la belgan armeon, aliĝis al la regimento de grenadistoj, en kiu li atingis la rangon de majoro. Tuj post kiam li atingis la rangon de leŭtenanto, li volontulis por servo en Libera Ŝtato Kongo, kiu "apartenis" al reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio, kaj en 1887 li vizitis ĝin unuafoje[2] kun la ĉefa celo esplori la landon.

En 1892 li iris denove, sed nun kun tute alia celo. En tiu tempo Kongo estis okupita de fremdaj trupoj, kaj preskaŭ ĉiuj nigruloj estis sklavoj. Tiuj fremdaj trupoj oficiale estis nomataj "araboj", kio ne estas tute ĝusta. Certe estis kelkaj veraj araboj inter ili, sed la plimulto estis islamanoj, kiuj havis orientafrikan svahilan originon[3]. La Konferenco de Berlino (novembro de 1884 al februaro de 1885) dekretis, ke la sklaveco en la mondo devis komplete malaperi, kaj estis la tasko de Dhanis forpeli la "arabojn" kaj ĉesigi la sklavecon. La kampanjo komenciĝis en aprilo 1892, sed ĝi alportis sukceson nur en januaro 1894[4]. La ĉefaj atingoj de la kampanjo estis la kapto de tri arabaj fortikaĵoj ĉe Nyangwe (la 4-an de marto 1893), Kasongo kaj Kabambari. Pro tiuj servoj Dhanis estis aljuĝita la rangon de barono, kaj en 1895 li fariĝis vicguberniestro de la Libera Ŝtato Kongo[5].

En 1896 li ricevis la komandon de ekspedicio al la Supra Nilo ĉar reĝo Leopoldo tre interesiĝis grandigi sian teritorion norden. Dum tiu ekspedicio pluraj soldatoj liaj, ĉefe el la Tetela-tribo, komencis militi kontraŭ la blankulaj soldatoj, kio fariĝis la tiel nomata "Dua Ba-Tetela Ribelado" (la unua okazinta la 4-an de julio 1895). Dhanis trovis sin alfrontita kun pli impona oponanto ol siatempe la araboj, nome kun bone armitaj kaj duon-disciplinaj soldatoj. Dum du jaroj (1897-1898) li konstante okupiĝis pri tiuj rasaj militoj. Poste li sukcese disrompis la bandojn de ribelemaj soldatoj. Laŭ James B. Townsend en The New York Times[6] Dhanis mortis iom post la 10-a de aŭgusto 1896 post kiam li forlasis la riveron Kongo kaj vojaĝis en la direkto de Nilo. Tamen ŝajne temis pri erara raporto, ĉar en 1899 Barono Dhanis revenis al Belgio kun la honora rango de guberniestro-generalo.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • La 12-an de oktobro 1913 oni inauĝuris statuon de Frans Joris memore al Barono Dhanis en la komenciĝo de Zuiderlei (Suda avenuo), la nuna Amerikalei (Avenuo de Ameriko), fronte al la preĝejo de Sankta Mikaelo en Antverpeno. Interese estas teksto aperinta en la ĵurnalo Ons volk ontwaakt (Nia popolo vekiĝas) de la 18-a de oktobro, kiu priskribas la statuon: Kun supren montranta pafilo - simbolo de potenco kaj kuraĝo - Barono Dhanis aŭskultas la kapitulacon de la araba tribestro, kiu humile surgenuiĝas antaŭ liaj piedoj. Sed la gajninto bridas la pasion de sia ekstazo kaj, per protektema gesto akceptas la honoron al li donitan de liberigita afrikano en la formo de juna infano, simbolo de la brila estonteco kiun Kongo nun atendas. La statuo ne plu troviĝas en Frankrijklei, sed tuj apud la iama loko oni donis la nomon Baron Dhanislaan al malgranda avenuo.
  • En 1916 oni konstruis en Antverpeno 1500-tonelan ŝipon kun la nomo "Baron Dhanis", kies celo estis navigado sur la Tanganjika Lago. Ĝi ekveturis sur la lago la 14-an de aŭgusto[7].
  • En Etterbeek, distrikto de Bruselo estas strato kun la nomo Baron Dhanis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La anglalingva Vikipedio asertas (2009-02-01), ke li sekvis instruadon en la militista lernejo de Parizo. Estas pli verŝajne, ke li vizitadis la militistan lernejon de Bruselo.
  2. Laŭ la angla Vikipedio tio okazis en 1887; tamen laŭ teksto el 1913 (Baron Dhanis) li estis 22-jara, do en 1884.
  3. Congo Free State.
  4. La historio de ĉi tiu milito estas detale priskribita de D-ro. Sidney Hinde, subulo de Dhanis, en sia verko The Fall of the Congo Arabs.
  5. Dhanis, Francis, baron, La campagne arabe., Bulletin de la Société Royale de Géographie d'Anvers, vol. 30, 1906, pp. 58-63.
  6. Eldono de la 1-a de aŭgusto 1897.
  7. La ŝipo Baron Dhanis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]