Saltu al enhavo

Francis Jammes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Jammes

Francis JAMMES naskiĝis en 1868 en departemento Hautes-Pyrénées, mortis en 1938 en Hasparren, estas franca poeto. Li verkis per duonliberaj versoj kun flua reva duonprozeca stilo. Li estis unue ligita kun la movado Simbolismo (literatura skolo), multe prikantis sian naskiĝregionon. Ĝi ĉefe restis fama pro sia "preĝo por iri Paradizon kune kun la azenoj". Li apartenis al la movado Renouveau catholique.

Vivo

Jammes unue laboris en notaria kancelario. Jam frue li furoris en diversaj gazetoj per poetikaj eseoj kaj amikiĝis kun Stéphane Mallarmé kaj André Gide. Post simbolismaj komencoj, kiujn inspiris la legado de verkoj de Charles Baudelaire li baldaŭ forlasis la esoterismajn implikaĵoj de tiuj movadoj kaj preferis poemfaradon kun franciskanaj trajtoj en la stilo de la t.n. naturismo: gravas unuflanke infana simpleco kaj fasciniĝo antaŭ la kreinta Dio, sed troviĝas ankaŭ ĉi tie erotikaj-bukolikaj aludoj pri al simplaj aferoj de kamparana vivo glorigita. En 1898 aperis kiel unua ĉefverko la poemkolekto De l’angélus de l’aube à l’angélus du soir; unu jaron poste venis la romano Clara d’Ellébeuse sur la publikajn etaĝerojn, kiuj kune kun Almaïde d’Etremont (1901) kaj Pomme d’anis (1904) aperis en la germana traduko sub la titolo Der Roman der drei Mädchen.

En 1901 iĝis la renkontiĝo de Jammes kun Paul Claudel. La sekvintajn jarojn li vojaĝis i.a. al Bruselo, Antverpeno, Bruĝo kaj Amsterdamo. En Le roman du lièvre (1903) temas pri leporoj ĉasitaj de ĉasisto kiuj renkontas Sanktan Franciskon el Asizo. Celo estas paroligi la animon de la bestoj: "Mi intencas plenigi mian malferman koron per la sentoj de la bestoj", Jammes konfesis en tiu ĉi kunteksto.

En 1905 Jammes konvertiĝis al katolikismo, ankaŭ danke al Claudel, kio plireligiozigis lian verkadon (Les géorgiques chrétiennes, 3 vol., 1911/12). En 1907 edzigis li Geneviève Goedorp, kun kiu li havis 6 infanojn. En 1923 li publikigis aŭtobiografion; 5 jarojn poste li amikiĝis kun Paul Valéry.

Graveco

Per siaj skribaĵoj Jammes kreis lingvan kosmon kiu danka al la jeso al la kreiviga-simpla vivo kontrastegis al la estetikismo de la franclingva literaturo ĉirkau la jaro 1900. Ĉe la morto de Jammes li jam de longa tempo estis iĝinta idolo de junaj francaj poetoj, adeptoj de la t.n. jamm-ismo. En Germanlingvio Jammes estis konatigita antaŭ ĉio per la atento fare de Rainer Maria Rilke en ties romano Die Aufzeichnungen des Malte Laurids Brigge kiel ankaŭ per la tradukoj de Ernst Stadler. Jenas aliaj verkoj de Jammes: la lirikaĵkolekto L’église habillée de feuilles (1906), la romanoj Ma fille Bernadette (1910), Le rosaire au soleil (1916), Monsieur le curé d’Ozeron (1918) kaj Cloches pour deŭ mariages (1923).

Fonto

Köster, Thomas: "Jammes, Francis", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Rete legeblas en Esperanto

greke Morgaŭ sumos jar'

Eksteraj ligiloj

greke http://benyehuda.org/rachel/jamme.html greke http://www.francis-jammes.com greke http://www.franceweb.fr/poesie/jam1.htm