Francisco Soler Grima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Soler Grima
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1924 (1924-05-01)
en Garrucha
Morto 19-an de junio 1982 (1982-06-19) (58-jaraĝa)
en Viña del Mar
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo Q16428713tradukistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco SOLER Grima (Garrucha, provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio, 1a de majo 1924 - Viña del Mar, Ĉilio, 19a de junio 1982) estis hispana filozofo lernanto de José Ortega y Gasset kaj Julián Marías. Tial, oni povus konsideri lin kiel integranto de la Skolo de Madrido (filozofio). Vivinte jarojn en Ĉilio —kie li faris la plej grandan parton de sia filozofia laboro—, li ricevis la ĉilian ŝtatanecon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekstudis filozofion en la Universitato de Granado, gradiĝis en filozofio en la Universitato de Madrido. Li kunlaboris en la Instituto «Luis Vives» de Madrido kaj en la Instituto de Humanidades fondita de José Ortega y Gasset kaj Julián Marías.

Li estis profesoro en la Nacia Universitato de Kolombio (Bogoto), en la Pontifika Universitato Katolika de Valparaiso (Ĉilio), en la Pontifika katolika universitato de Ĉilio (Santiago de Ĉilio), en la Universidad de Concepción (Koncepciono), en la Universitato de Ĉilio —kie li multe influis—, en la Universidad Técnica Federico Santa María (Valparaíso, Ĉilio) kaj en la Universidad de Valparaíso, en kies Instituto de Filozofio oni dediĉis al li omaĝon en 2010.​

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francisco Soler Grima en la hispana Vikipedio.