Francisco de Figueroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:54, 28 maj. 2013 farita de Seminario (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Francisco de Figueroa aŭ en Esperanto Francisko de Figeroa, nomata "el Divino" (la dia) (Alcalá de Henares, ĉ. 1530 - samloke., ĉ.1588), estis poeto hispana de la Renesanco.

Biografio

Estis en Italio kiel soldato kaj, regis la toskanan lingvon kiel propra, verkis poezion kaj en itala kaj en hispana kaj faris studojn universitatajn en Italio. Servis al nombraj hispanaj diplomatoj, ekzemple al la hispana ambasadoro en Francio, Perrenot de Granvela (1559-61); al Antonio Pimentel de Herrera, sesa grafo de Benavente kaj vicreĝo de Valencio (ĉ. 1567) kaj al Karlo de Aragono kaj Tagliavia, unua duko de Novtero kaj princo de Castelvetrano (1578-79). En 1579 li veturis tra Flandrio kun tiu laste menciita. Li veturis ankaŭ tra Francio, Germanio kaj Valencilando. Ŝajne li estis membro de akademioj de Napolo, Romo, Bolonjo kaj Sieno kaj estis contino (kortegano) de la reĝo Filipo la 2-a ekde 1561, kaj loĝis en la Kortego kaj en Alcalá, kien li fine retiriĝis, kun sia edzino, María de Vargas, kuo kiu li estis edziĝinta en 1575. Li rilatis kun la plej gravaj poetoj kaj verksitoj siatempe, kiaj Pedro Laínez kaj Miguel de Cervantes. La humanisto Luis Tribaldos de Toledo eldonis lian verkon en 1625 en Lisbono, kaj savis ĝin el pereo, ĉar laŭ la legendo transmitita de Tribaldos, Figueroa, kial alia Virgilo, ordonis bruligi ĝin tuj antaŭ sia morto.

La poezia vojo de Figueroa estas tre persona, spite la inspirado el la tradicio stilnovista kaj petrarkista kaj ties sekvo garcilasa.