Francisko el Dietrichstein
Princo Francisko kardinalo el Dietrichstein (22-an de aŭgusto 1570 en Madrido – 19-an de septembro 1636 en Brno) estis episkopo olomouca (1599–1636) kaj unu el la plej signifaj ĉeĥaj politikistoj de la 17-a jarcento. Pro sia suverena posteno en Moravio li estis nomata reganto el Kroměříž aŭ ankaŭ reĝo moravia. Li estis arkitekto de rekatoligo de Moravio kaj ĉefa konsilanto de 4 habsburgaj regantoj - Rudolfo la 2-a, Matiaso, Ferdinando la 2-a kaj Ferdinando la 3-a. Kiel administranto de profanaj bienoj li estis karakteriza pro afabla traktado kun subuloj kaj pasia rezisto kontraŭ plialtigado de laboregaj devligoj.
Juneco
Li naskiĝis en Madrido kiel filo de Adamo el Dietrichstein, la plej signifa diplomato de la aŭstraj habsburgoj de la dua duono de la 16-a jarcento, kaj Marketa el Cardona, la filino de aragona familio parencita kun la hispanaj habsburgoj.
En la jaro 1575 li transloĝiĝis kun la familio en Moravio, kie imperiestro donacis al lia patro riĉajn senjorujon Mikulov. Ĉar lia patro antaŭdestinis lin por pastra vojo, li komencis en la jaro 1582 studadon unue ĉe jezuitoj en Prago kaj pli poste (1588–1591) en Romo en roma kolegio (Collegio Romano). Ĉi tie li tre ekplaĉis al kardinalo Ippolito Aldobrandini (pli posta papo Klemento la 8-a kaj tre influis lin ankaŭ sankta Filipo Neri kaj lia grupo.
Antaŭe: | Episkopo de Olomouc | Poste: | |
---|---|---|---|
Stanislao Pavlovský de Pavlovitz | 1599–1636 | Johano la 19-a Ernst Plateis de Plattenstein |