Francisko el Dietrichstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko el Dietrichstein
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1570 (1570-08-22)
en Madrido
Morto 19-an de septembro 1636 (1636-09-19) (66-jaraĝa)
en Brno
Tombo Saint Wenceslas Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaĉeĥagermana vd
Ŝtataneco HispanioMoravio vd
Familio
Dinastio House of Dietrichstein‎ vd
Patro Adam von Dietrichstein vd
Patrino Margarita de Cardona vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastropolitikistomecenato • katolika episkopo vd
Laborkampo politiko • religion and politics vd
Aktiva en KroměřížMikulov vd
Episkopo de Olomouc
Dum 15991636
Antaŭulo Stanislao Pavlovský de Pavlovitz
Sekvanto Johano la 19-a Ernst Plateis de Plattenstein
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princo Francisko kardinalo el Dietrichstein (22-an de aŭgusto 1570 en Madrido19-an de septembro 1636 en Brno) estis episkopo de Olomouc (15991636) kaj unu el la plej signifaj ĉeĥaj politikistoj de la 17-a jarcento. Pro sia suverena posteno en Moravio li estis nomata reganto el Kroměříž aŭ ankaŭ reĝo moravia. Li estis arkitekto de rekatolikigo de Moravio kaj ĉefa konsilanto de kvar habsburgaj regantoj - Rudolfo la 2-a, Matiaso, Ferdinando la 2-a kaj Ferdinando la 3-a. Kiel administranto de profanaj bienoj li estis karakterizita pro afabla traktado kun subuloj kaj pasia rezisto kontraŭ plialtigado de laboregaj devigoj.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Madrido kiel filo de Adamo el Dietrichstein, la plej signifa diplomato de la aŭstriaj Habsburgoj de la dua duono de la 16-a jarcento, kaj Marketa el Cardona, la filino de aragona familio parenca kun la hispanaj Habsburgoj.

En la jaro 1575 li transloĝiĝis kun la familio en Moravio, kie la imperiestro donacis al lia patro riĉan senjorujon Mikulov. Ĉar lia patro antaŭdestinis lin por pastra vojo, li komencis en la jaro 1582 studadon unue ĉe jezuitoj en Prago kaj pli poste (15881591) en Romo en roma kolegio (Collegio Romano). Ĉi tie li tre ekplaĉis al kardinalo Ippolito Aldobrandini (pli posta papo Klemento la 8-a), kaj tre influis lin ankaŭ sankta Filipo Neri kaj lia grupo.