František Ignác Tůma

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
František Ignác Antonín Tůma

František Ignác Antonín Tůma (naskiĝis la 2-an de oktobro 1704 en Kostelec nad Orlicí - mortis la 30-an de januaro 1774 en Vieno) estis elstara ĉeĥa komponisto de la transira periodo inter baroko kaj klasikismo. En liaj verkoj la baroka patoso jam miksiĝas kun romantisma sentado.

Filo de orgenisto, studis supozeble ĉe jezuitoj en Prago. Li estis disĉiplo de Bohuslav Matěj Černohorský kaj plejparte vivis kaj verkis en Vieno, kiel kapelestro kaj kortega komponisto de la ĉeĥa kanceliero Kinský kaj sekve de la imperiestrino Elizabeto, patrino de Maria Teresia.

Aŭtoro de precipe preĝeja medita muziko (mesoj, Stabat Mater, Magnificat, Rekviemo, Miserere, Litanie Lauretanae) kaj de jam klasikisme konceptitaj suitoj, partitoj kaj simfonioj.

[redakti] Literaturo

KLINKA, Theodore M.: The choral music of Franz Ignaz Tuma. With a practical edition of selected choral works. Bell & Howell, Ann Arbor, Mich. 1975 (Dissertation, University of Iowa 1975)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Sonregistraĵoj de Stabat Mater kaj Litanie Lauretanae



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj