Freddy Adu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freddy Adu
Persona informo
Naskonomo Fredua Koranteng Adu
Naskiĝo 2-an de junio 1989 (1989-06-02) (34-jaraĝa)
en Tema
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoGanao
Alma mater The Heights School
Familio
Amkunulo JoJo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Freddy Adu estas usona futbalisto de ganaa deveno. Li naskiĝis la 2-an de junio 1989 en Tema, Ganao. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj D.C. United (2004–2006), Real Salt Lake (2007), Benfica Lisbono (2007-2011, kaj en tiu tempo estis pruntita al kvar aliaj kluboj). Poste sekvis Philadelphia Union (2011–2013), Esporte Clube Bahia (2013), FK Jagodina en Serbio (2014), KuPSKuopion PalloSeura en Kuopio, Finnlando (2015, tiutempe ankaŭ pruntita al KuFu-98 samurbe), Tampa Bay Rowdies (2015–2016), Las Vegas Lights (2018) kaj Österlen FF en Svedio (2021). Kadre de tio, li de 2004 ĝis 2007 kaj de 2011 ĝis 2013 kun-konkuris en la Granda Ligo Futbala kaj la Unuiĝinta Futbala Ligo, ambaŭ de Nordameriko. Krome li ekde 2002 membris en la usona nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj, poste en laŭaĝaj pliaj junulaj naciaj teamoj ĝis 2012, kaj paralele ekde 2006 ĝis 2011 membris en la Usona nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 16 matĉoj kaj atingis 2 golojn.