Fuchsbach (Queich)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuchsbach/Druslach
rivero
Bazaj informoj
Situo suda Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 10 km
Fluo
Fonto Queich-disigo apud Hochstadt
- Alteco super marnivelo 126 m
Enfluejo Malnovrejno en Lingenfeld
- Alteco 103 m
Geografio
Trairataj urboj Hochstadt, Zeiskam, Lustadt, Westheim, Lingenfeld
vdr

La rojo Fuchsbach, kiu dividiĝis en sia malsupra parto en Druslach kaj Hofgraben estas 10 km longa defluigejo de la rivero Queich en la suda Palatinato, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi servis dum jarcentoj al la irigacio de la legomkampoj.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La Fuchsbach estis devojigita en la sudo de la teritorio de la komunumo Hochstadt de la rivereto Queich. Post la trafluo de Zeiskam estas unu triono de la akvokvanto denove devojigita maldekstren en la Hofgraben, du trionoj fluas kiel Druslach orienten. Ĝi estas barita sude de Lingenfeld; per la baraĵakvo oni funkciigis en antaŭaj tempoj la muelejon Lochmühle. Unu kilometro pli oriente ĝi enfluas vid al vide de la rejninsulo Grün en la Malnovrejno de Lingenfeld.

La 8 km longa Hofgraben atingas nordoriente de Zeiskam la komunumon Lustadt kaj fluas poste paralele al la Druslach tra Westheim kaj Lingenfeld. Tie ĝi enfluas 1 km pli norde de la Druslach en la sama malnovrejna meandro

Historio[redakti | redakti fonton]

En la regiono oni nomas la Fuchsbach ankaŭ „Gnadenwasser“ (t.e. graco-akvo). Rakonto raportas, ke maljuna patrino el Zeiskam donacis en la jaro 1428 al la palatingrafo Ludwig la 3a korbon de karotoj. Kiel danko ŝi rajtas peti „gracon“. La patrinjo petis por ŝia loĝloko akvotruon de la rivereto Queich „en grandeco de vulpotruo“ geäußert haben. Tiu ĉi vulpotruo estis ĉizita en ŝtono kaj starigita ĉe la maldekstra bordo de la Queich. Tiel la rivereto Fuchsbach (vulpo-rojo) ricevis sian nomon.

La irigacia sistemo de Fuchsbach/Druslach/Hofgraben funkciis ĝis 1954, kiam la moderna irigacio de la agroj komenciĝis. Kopio de la vulpotrua troviĝas en la kantista hejmo Alter Bauernhof de Zeiskam.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]