Fugging

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fucking)
Fugging
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 5121
Demografio
Loĝantaro 106  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 48° 4′ N, 12° 52′ O (mapo)48.06722212.863611Koordinatoj: 48° 4′ N, 12° 52′ O (mapo) [+]
Alto 478 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fugging (Aŭstrio)
Fugging (Aŭstrio)
DEC
Fugging
Fugging
Situo de Fugging

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fugging (Tarsdorf) [+]
vdr

Fucking ["fUkIN]) estas vilaĝeto en Supra Aŭstrujo, 40 km norde de Salzburg. Ĝi estas parto de la komunumo Tarsdorf. En Fucking loĝas proksimume 100 homoj. La historio de la vilaĝo sub tiu nomo datas minimume de la jaro 1070. Fucking estas nomata laŭ viro de la 6-a jarcento, s-ro Focko. La finaĵo -ing indikas ke temas pri kolonio.

Parolantoj de la angla lingvo opinias ke la nomo Fucking estas tre ridiga ĉar ĝi signifas en tiu lingvo "fikanta". Amaso da turistoj sin fotigas antaŭ la loĝnomŝildoj. Tre regule oni ŝtelis tiujn ŝildojn, ĝis plurfoje monate. T-ĉemizoj kun la nomo de la vilaĝeto estas tre facile vendataj surloke.

En 2004 la enloĝantoj voĉdonis pri la nomo Fucking, sed decidis gardi ĝin kaj sekurigi la ŝildojn pere de veldado kaj betono. Tamen la malfacilo pluis kaj en 2020 oni decidis ŝanĝis la nomon.[1] Iel oni povas konsideri, ke temas pri nova damaĝo fare de la angla lingvo. Fakte la 17an de Novembro 2020 la konsilantaro de Tarsdorf aprobis la oficialan ŝanĝon al Fugging, kio validas ekde la 1a de Januaro 2021.[2][3][4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. No más Fucking: el pueblo harto de que se rían de él cambia de nombre, en El País, 27an de novembro 2020. Alirita la 27an de novembro 2020.
  2. Paul Dallison (26a de Novembro 2020). Austrian village of Fucking to be renamed Fugging. Politico. Alirita 2020-11-27.
  3. "Fugging hell : Tired of mockery, Austrian village changes name", Agence France-Presse, 26a de Novembro 2020. Kontrolita 27a de Novembro 2020.
  4. ""Kundmachung Gemeinderatssitzung"". Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-26. Alirita 2020-11-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]