Gábor Biró (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Biró
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1925 (1925-09-26)
en Budapeŝto
Morto 8-an de marto 2007 (2007-03-08) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Gábor BIRÓ aŭ BÍRÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Biró Gábor estis hungara fizikisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Goitein.

Gábor Biró [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de marto 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Biró akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1950, plian diplomon en 1957. Li restis plu por instrui en la universitato, sed ekde 1959 li instruis plu en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li edziĝis en 1962, post jaroj naskiĝis 2 gefiloj. Li kandidatiĝis en 1969, li estis katedrestro inter 1975 kaj 1988, vicrektoro inter 1978 kaj 1987. Li iĝis universitata profesoro en 1981. Li longe instruis ĝeneralan teorion de relativeco. En 1995 li pensiuliĝis, tamen en la sekva jaro li iĝis katedrestro en altlernejo. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1975 kaj 1996.

Fontoj[redakti | redakti fonton]