Gárdony
Gárdony (gArdonj) estas populara banloko kaj freŝa urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Gárdony. Ĝi estas centro de subregiono.
Bazaj informoj
Situo
Gárdony situas sur ebenaĵo laŭ la (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár, laŭ la fervojo Budapeŝto-Balatono, laŭ tuta suda bordo de lago Velence.
Historio
Gárdony estis loĝata jam en la bronzepoko kaj en ferepoko. En 1583 la turkoj okupas la tutan regionon.
La randon de la akvo kovras delikata sablo, la profundo nur malrapide grandiĝas, tial ankaŭ por infanoj estas konvena. Vintre, sur ĝia glacio eblas fari vintrajn sportojn.
La komunumo ricevis la rangon urbo en 1989 kaj entenas iamajn komunumojn Agárd kaj Dinnyés (dinjEŝ). En la komunumo naskiĝis Géza Gárdonyi, en la naskiĝdomo muzeo funkcias. Apud la lago troviĝas ankaŭ fiŝlago. El la bordo de la lago estas bela panoramo sur la nord-borda montregiono.
Famuloj
En Agárd mortis muzikisto György Vukán.