Gáspár Ernő Bobe
Gáspár Ernő Bobe | |
---|---|
Reliefo pri Gáspár Ernő Bobe | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1924 en Hungario |
Morto | 1993 en Hungario |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
Gáspár Ernő Bobe [gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bobe Gáspár Ernő estis hungara violonisto, orkestrestro.
Gáspár Ernő Bobe [1] naskiĝis en 1924, li mortis en 1993.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gáspár Ernő Bobe devenis el cigana familio, kie li violonadis ekde la aĝo 6. Li frekventis muziklernejon, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj ĉefinstruisto estis Dezső Rados. Li estis violonisto en pluraj orkestroj, en 1948 li fondis propran orkestron, kiu muzikadis en la plej elitaj restoracioj kaj hoteloj en Budapeŝto, same en eŭropaj urbegoj.