Gór
Gór estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Csepreg. Gór kroate estas Guor.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9625
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°21′30″N 16°48'00″E
Situo
Gór situas ne tro for de Bük, havanta nur flankovojojn.
Historio
La vilaĝo havas iom pli altan lokon, kie oni loĝis en la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, romia erao, fine ankaŭ la alvenintaj hungaroj. La unua mencio okazis en 1279 en formo Guor (baldaŭe aperis la nomoj Gwar, Gwarr). Dum la mezepoko la vilaĝo estis fama pri la argilistoj. Supozeble tiutempe oni konstruis burgon. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis Guar.
Vidindaĵoj
La mezepoka katolika preĝejo baldaŭ barokiĝis. Ankaŭ la kastelo de Guáry estas baroka.
Famuloj
En Gór naskiĝis inĝeniero Imre Kozák.