Romia erao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pektiano, uzurptanto ribelinta kontraŭ Filipo la araba, monfaris moneron por festi la duan jarmilon de la historio de la urbo. La Antonino portas la apudskribon ROMAE AETER AN MIL ET PRIMO: "Al Eterna Romo, je ĝia mil unu jaro."

La romia erao estas erao, kiu nombras la jarojn ekde la fondiĝo de Romo, kiu laŭ tradicio okazis je la 21-a de aprilo 753 a.K.

AUC estas mallongigo por indiki jaron de la erao. AUC estas mallongigo de la latina ab urbe condita -- "el la fondiĝo de la urbo" aŭ laŭvorte "ekde la urbo fondita", t.e. Romo.

La romia erao estis la sola erao de la julia kalendaro ĝis 1280 AUC (527 p.K.), kiam la kristana erao alvenis. Sed ankaŭ tiu erao nur populariĝis en la frua imperiestra epoko per la granda verko de la historiisto Livio, dum antaŭe romianoj difinis jarojn indikante nur la regantajn konsulojn.

Kelkaj romiaj historiistoj uzis la esprimon kiel datigan metodon por la historio de la urbo, sed la uzo de la metodo ne ampleksis. Pli oftaj datumaj metodoj indikis la nomojn de la du konsuloj, kiuj servis en tiu jaro (post la fino de la monarkio kaj la fondo de la Romia Respubliko) aŭ la jaro de la regado de la imperiestro.

Ekzemple, kiam Sankta Luko datis la predikadon de Johano la Baptisto, li ne simple diris "En la jaro 783 AUC" sed:

"En la 15-a jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Poncio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas venis la vorto de Dio al Johano...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]