Ab urbe condita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ab Urbe condĭta
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tito Livio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro historiografio
vdr

Ab urbe condita [ab URbe KONdita] (latine: "ekde kiam la urbo estis fondita") estis la nul-punkto de la romia tempokalkulo. Ĝi rilatas al la legenda fondo de Romo en la jaro 753 antaŭ nia epoko.

Ab urbe condita, 1493

Ab urbe condita estas verko de la romia verkisto Tito Livio. Restas tridek kvin libroj (el kiuj pluraj estas nekompletaj) traktantaj la periodon ekde fondo de la urbo ĝis 292 a.K. kaj ekde 219 a.K. ĝis 168 a.K.. Krom malmultaj fragmentoj, la aliaj libroj tute perdiĝis. Tamen lia historio estas grava fonto por modernaj historiistoj.

Tito Livio ne pretendis fari originalajn esplorojn, sed bazis sian verkon sur antaŭaj historioj kaj kronikoj. Rilate la fruan historion de Romo, li ne klopodis distingi fakton de legendo. Li verkis en relative simpla latina stilo. Kiel aliaj antikvaj historiistoj, li inkluzivigis fikciajn paroladojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]