GLEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Germana Laborista Esperanto-Asocio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gej-Lesba Esperanto Asocio.

Laboristaj esperantistoj en Lepsiko (Leipzig) en 1911 fondis la Germanan Laboristan Esperantistan Asocion, kiu dum sia ekzistado (ĝis 1933) kelkfoje ŝangis sian nomon: Germana Laborista Esperanto-Asocio, Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj. Ni tamen ĉiam uzos la mallongigon GLEA.

Berlino por GLEA ludis gravan rolon aparte post 1929, kiam GLEA - post interna skismo - sin direktis al marksismaj ideoj kaj subtenis la fondon de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE, 1932 en Berlino).

Jam antaŭe membroj de GLEA subtenis grupiĝojn ene de SAT, kiuj opoziciis al la kurso de Lanti kaj estis proksimaj al Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), sub la gvido de Ernest Drezen. La organo de tiu opozicio ene de SAT estis la monata gazeto „Internaciisto“, kiu aperis en Berlino. Tie ankaŭ sian sidejon havis la „Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur“ (IfA), (Intereso-societo pri laborista kulturo), kiu estis proksima al la Komunista Partio de Germanio.

La asocia oficejo fine de la 20-aj jaroj troviĝis en Berlin, Dircksenstraße. Ĝi estis detruita de la nazioj en la jaro 1933. De 1930-1933 la berlinano Wilhelm ("Willy") Wildebrand (esperantigita Vildebrand) estis la prezidanto de GLEA. Post la fondo de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) Vildebrand estis la vicprezidanto de la nova organizaĵo de la esperantistoj de GDR. Al la estraro de GLEA ankaŭ apartenis la berlinanoj Ernst Kissler, Alfred Kraushaar, Alice Wiebach (poste Alice Schödl) kaj Adolf Sproeck. Grava aktivulo ankaŭ estis Ludwig Schödl. Krom Willy Vildebrand ankaŭ Alice kaj Ludwig Schödl kaj Alfred Kraushaar aktivadis en GDREA. Adolf Sproeck post la dua mondmilito ludis gvidan rolon en okcidenta Berlino.

Laŭ Detlev Blanke en jubilea libro de Esperanto-Ligo Berlin ĝia oficejo de 1925 ĝis komence de la 1930-aj jaroj situis en Berlino.

Du berlinanoj estis redaktoroj de la organo de GLEA, „[Der] Arbeiter-Esperantist“ ([La] Laborista Esperantisto), nome Adolf Sproeck (7/1922-4/1927) kaj Willy Vildebrand (1/1931-2/1933, lasta eldono).

Pri la historio de GLEA vidu pli detale:

  • Kolbe, Ino (1996): Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Teil I und II. Von den Anfängen bis zum Verbot 1933. Teil I : Von den Anfängen bis zum „Völkerspiegel“ (1924), 64 + VIII p; Teil II: 1925 bis zum Verbot (1933). 135+24 p. (Eine kommentierte Dokumentation. Herausgegeben, kommentiert und bearbeitet von Detlev Blanke)
  • Noltenius, Rainer (1993, eld.): Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto- Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Dortmund: Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur, 113 p. (germane kaj en Esperanto)