GTK
GTK+ | |
---|---|
Ekrankopio de GIMP kiu uzas GTK+ | |
Programisto | GNOME Foundation |
Lasta stabila versio | 2.14.7 (9-a_de_januaro 2009) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | grafika libraro |
Permesilo | LGPL |
Retejo | http://gtk.org/ |
La GIMP Toolkit mallongigita kaj plej bone konata kiel GTK+ estas unu el la plej popularaj fenestriloj por la fenestra Sistemo X, per kiu eblas krei grafikan uzantinterfacon. GTK+ kaj Qt anstataŭis Motif-on, kiu estis antaŭe la plej uzata X fenestrilo.
GTK+ estis kreita por la rastruma grafikilo GIMP je 1997, de Spencer Kimball, Peter Mattis kaj Josh MacDonald, membroj de XFC ĉe UC Berkeley . Eldonata per LGPL, GTK+ estas libera programaro kaj parto de la projekto GNU.
Ĝia nuntempa versio estas la GTK+2, ĝi havas multajn plibonigaĵojn rilate al la antaŭa, sed ambaŭ estas malkongruaj.
Programlingvo
GTK+2 estas programita per C programlingvo, sed oni povas uzi ĝin el alia lingvoprogramo, kiel:
ktp
Projektoj kiuj uzas ĝin
Le plej famaj projektoj kiuj uzas GTK, estas:
- GIMP
- GNOME
- Xfce
- $100 Laptop ankaŭ uzas ĝin per PyGTK