Galantino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galantino
Galantino de anasaĵo
Galantino de anasaĵo
Ĉefaj ingrediencoj Blanka viando
Origino Francio
vdr

En la franca kuirarto, la galantino[1] (france galantine IFA:[ɡalɑ̃tin]) estas malvarma plado de blanka viando farĉita kaj gelatenkovrita.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La galantino ĉefe konsistas el senostigita maso de viando. Por fari galantinon, oni senostigas la viandon — jen ĝenerale malfacila tasko — kaj farĉas ĝin per miksaĵo de viando, legomo, frukto ktp.

Oni premas la senostigitan, farĉitan viandon en cilindran formon kaj kuiras ĝin, kovrante ĝin per gelateno.

La galantino estas manĝata tranĉite kaj malvarme, kune kun vino.

Ingredienco[redakti | redakti fonton]

Galantino de kokaĵo kun safrano

Tradicie, la viando uzata por galantino devas esti blanka viando, kiu laŭ la franca kuirarto povas esti kokaĵo, anasaĵo, anseraĵo, fazanaĵo, porkaĵo, apraĵo, bovidaĵo (sed ne alispeca bovaĵo), alispeca birdaĵo, aŭ ĉasitaĵo.

Krome, ankaŭ ekzistas galantino de ŝafidaĵo (france galantine d’agneau) kaj galantino de angilaĵo (france galantine d’anguille).

Historio[redakti | redakti fonton]

La galantino originis en Francio dum la Mezepoko. Origine, galantino nur signifis pladon de birdaĵo; la senco poste plivastiĝis. La nomo de la plado estas kognato de gelateno.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]