Ganaa nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Ganao. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Ganaa nacia teamo de futbalo
asocio Ghana Football Association
Ganaa Futbal-Asocio
konfederacio CAF
unua matĉo  Ora Bordo 1 - 0
 Kolonia Niĝerio
1950
plej granda gajno  Kenjo 0 - 13
 Ganao
1965
plej granda perdo  Bulgario 10 - 0
 Ganao
1968
Futbala Mondpokalo
aperoj 2 (unuafoje en 2006)
plej bona rezulto dua rondo
2006
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 17 (unuafoje en 1963)
plej bona rezulto unua pozicio
1963, 1965, 1978 kaj 1982
vdr

La ganaa nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1950, kvankam ĝis la sendependiĝo de la lando el kolonia regado de Britio la teamo ludis sub la nomo "Ora Bordo" aŭ anglalingve "Gold Coast". La unua internacia matĉo estis kontraŭ kolonia Niĝerio en tiu jaro. Dufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje por la 2006. Duafoje la teamo aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. En la Afrika Pokalo de Nacioj la teamo ĝis la jaro 2010 partoprenis 17-foje, unuafoje ne 1963, kaj gajnis la pokalon en 1963, 1965, 1978 kaj 1982. Krome granda sukceso estis la akiro de futbalteama bronza medalo en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono.