Gangavati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gangavati
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 583227
Demografio
Geografio
Geografia situo 15° 26′ N, 76° 32′ O (mapo)15.4376.53Koordinatoj: 15° 26′ N, 76° 32′ O (mapo) [+]
Alto 405 m [+]
Areo 16,53 km² (1 653 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gangavati (Karnatako)
Gangavati (Karnatako)
DEC
Gangavati
Gangavati
Situo de Gangavati
Gangavati (Barato)
Gangavati (Barato)
DEC
Gangavati
Gangavati
Situo de Gangavati

Map

vdr

Gangavati, laŭ kanare ಗಂಗಾವತಿ estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo en subŝtato Karnatako en suda Barato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gangavati situas en alteco 413 metrojn super la marnivelo. Hosapete troviĝas 24, Ballari 52, Rajĉur 122, Davangere 127, Hubli-Dharwad 150, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 294, Mumbajo 558, tutlanda ĉefurbo Delhio 1470, Kolkato 1474 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 populacio de Gangavati estis 105 529. La legopovo estas 57%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gangavati havas longan historion kun malnovaj temploj. Depost la sendependiĝo (1947) la loko apartenis al Hajderabado. La distrikto formiĝis el parto de Rajĉur.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gangavati estas unu el la ĉefa komerca nabo en Karnatako. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, en la urbego multe da rizmuelejoj funkcias. Rizoj estas senditaj al la tuta lando. Oni fondis tie la unuan teknologian parkon pri rizo en Azio. Iam granda sukerfabriko funkciis ĉi tie.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la kanara lingvo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Gangavati jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 500 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-34 °C.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Gangavati kelkaj altlernejoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Gangavati kuras 5 vojoj el ĉiuj direktoj. Fervoja linio finiĝas en la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ballari.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj temploj, ankaŭ mezepokaj
  • moskeoj
  • festivalo Moharam

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans