Georg Eichholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Eichholz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1909 (1909-04-06)
en Kupferdreh
Morto 22-an de decembro 1973 (1973-12-22) (64-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Georg Eichholz (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1909 en Essen-Kupferdreh, mortinta la 22-an de decembro 1973) estis protestantisma teologo germana. Li apartenis al la kontraŭnazia movado de la Konfesanta Eklezio.

Eichholz estas la dua de maldekstre en la meza vico en la galerio de la instruintoj de la Eklezia altlernejo (antaŭ la prelegejego)

Inter 1945 kaj 1971 li Eichholz estis katedrestro kun instruaddevoj kaj pri la scienco de la Nova Testamento kaj de la sistematika teologio ĉe la Eklezia altlernejo de Wuppertal.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Eichholz famiĝis kiel esploristo pri la apostolo Paŭlo de Tarso, interpreto de la paraboloj de Jesuo kaj eldoninto de la kolekto de meditadiloj predikaj Herr, tue meine Lippen aŭf.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Herr, tue meine Lippen auf. Eine Predigthilfe, Wuppertal-Barmen 1941–1964
  • Auslegung der Bergpredigt, 6. Auflage Neukirchen-Vluyn 1984
  • Gleichnisse der Evangelien: Form, Überlieferung, Auslegung, 4. Auflage Neukirchen-Vluyn 1984
  • Die Theologie des Paulus im Umriss, 7. Auflage Neukirchen-Vluyn 1991

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Eichholz en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Gräßer: Georg Eichholz – Neutestamentler zwischen Barth und Bultmann, in: Zeitschrift für die Neutestamentliche Wissenschaft und Kunde der Älteren Kirche. Band 101, Heft 2, S.300–306