George FitzGerald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George FitzGerald
Persona informo
George Francis Fitzgerald
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1851 (1851-08-03)
en Dublino
Morto 21-an de februaro 1901 (1901-02-21) (49-jaraĝa)
en Dublino
Tombo Mount Jerome Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Triunuo vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Francis FitzGerald (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1851 en Dublino, Irlando - mortis la 22-an de februaro 1901 en Dublino) estas irlanda fizikisto. Li estis profesoro de natura kaj eksperimenta filozofio (t. e. pri fiziko kaj kemio) en Kolegio Triunuo ĉe Dublino. Li estas konata pro sia laboro pri elektromagnetika teorio kaj pro sia hipotezo de la fama longo-kuntiriĝo de FitzGerald-Lorentz, kiu iĝis integra parto de la ejnŝtejna speciala teorio de relativeco . La FitzGerald-a kratero estas kratero de la nevidebla flanko de la Luno kaj nomiĝis laŭ lia nomo.