Georges-Jean Arnaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George-Jean Arnaud
Persona informo
NomoGeorge-Jean Arnaud
Dato de naskiĝo3-a de julio 1928
NaskiĝlokoSaint-Gilles-du-Gard
Dato de morto26-a de aprilo 2020 [#]
MortolokoLa Londe-les-Maures [+]
Aĝo95
Okupoj kaj profesioj
Okupoverkisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo, angla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix du Quai des Orfèvres [+]
Portalo pri Homoj
vdr

George-Jean Arnaud ([ĵorĵ jã arNO] ; naskiĝis la 3-an de julio 1928 en Saint-Gilles-du-Gard, mortis la 26-an de aprilo 2020 en La Londe-les-Maures) estis franca verkisto

Li estas unu el la plej produktema franca verkisto: lia verko, skribita sub multaj pseŭdonimoj nombras pli de 400 tekstoj en la fakoj de la krimliteraturo, spionliteraturo, erotiko, historiaj romanoj, fantasto, aventuro, sciencfikcio kaj regionaj romanoj, pri Kamargo (lia naskiĝloko) kaj aliaj regionoj.

Li verkis sian unuan romanon "Ne Tirez pas sur l'Inspecteur" (Ne pafu al la inspektoro) en 1951, rekompensita de la premio Quai des Orfèvres en 1952.

Tiam, estis alia fama verkisto nomata Georges Arnaud (de sia vera nomo Henri Girard). Lia eldonisto konsilis lin preni pseŭdonimon por eviti konfuzon. Li elektis "Saint-Gilles", sia naskiĝurbo. Poste, li prenos multe da aliaj: Georges Murey, Ugo Solenza, Gil Darcy, Georges Ramos, Frédéric Mado, Gino Arnoldi, Serge Sovac, David Kyne, Pierre Rabeau, Laure de Sevestan, Lilas Marny, Osman Walter, Armand de Chevilly, Manuel Matias...

Lia plej konata verko estas la serio de sciencfikcio "La Compagnie des glaces" (La kompanio de la glacioj) kiu estas adaptata en bildliteraturo.

Li ricevis multenombrajn literaturpremiojn de sia komenco; inter kiuj:

Verkoj

Kelkaj rimarkindaj verkoj:

  • La Compagnie des glaces (La Kompanio de la glacioj): felietono en 62 volumoj, plus du sekvoj de entute 35 volumoj.
  • Chronique de la Grande Séparation (kroniko pri la Granda Disigo): 4 romanoj de sciencfikcio.
  • Marion: felietono historia kaj erotika en 15 volumoj sub la pseŭdonimo de Ugo Solenza.
  • Le Commandeur (La Komandoro): serio da spionromanoj.
  • La serio Luc Ferran: serio da spionromanoj sub la pseŭdonimo de Gil Darcy.

Eksteraj ligiloj

grekefrance Bibliografio grekefrance G.J. Arnaud: "Malsama" verkisto grekeangle G.J. Arnaud, el "The Internet Movie Database"