Georgi Aktarĝiev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgi Aktarĝiev
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1868 (1868-10-18)
en Linz,  Aŭstrio-Hungario
Morto 30-an de julio 1933 (1933-07-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantobulgaragermana
Ŝtataneco Reĝlando Bulgario • Bulgario
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantistoviolonisto • muzikinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 9393
vdr

Georgi AKTARĜIEV (naskiĝis la 18-an de oktobro 1868 en Tirnovo; mortis la 30-an de julio 1933 en Sofio) estis bulgara esperantisto kaj ĵurnalisto, korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto.

Li loĝis en Sofio kaj estis unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj esperantistoj en Bulgario. Li estis esperantisto de 1898. Li gvidis kursojn kaj faris paroladojn.

Ĉirkaŭ 1904 en Sofio fondiĝis loka societo "Aŭroro", sub gvido de Nikola Kovaĉev, Petr Popov, Georgi Aktarĝiev k. a.

En la sama jaro 1904 li redaktis la kvaran jar-kolekton de Rondiranto.

Li estis prezidanto de BEA en 1910-1912, 1920-1927 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.

En 1931 sub lia prezidanteco Bulgara Esperanto-Asocio havis 26 lokajn grupojn kun sume 500 membroj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.