Georgo la 4-a (Britio)
Georgo la 4-a Aŭgusto Frederiko, germane Georg IV. August Friedrich, angle George Augustus Frederick (naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1762 en St. James’s Palace, mortinta la 26-an de junio 1830 en Kastelo Windsor) estis ekde 1820 ĝis 1830 reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaj reĝo de Hanovro.
Jam ekde 1811 li estis regento anstataŭ sia mensmalsana patro Georgo la 3-a. Post la morto de Georgo la 4-a lin sekvis lia frato Vilhelmo la 4-a.
Georgo la 4-a estas interalie konata pro sia malŝparema kaj ekstravaganta vivostilo, siaj konfliktoj kun la patro Georgo la 3-a, kaj la malsukcesa geedzeco kun sia kuzino Karolina de Brunsvigo.
Televido
En la brita humura televida serio Blackadder oni vidas parodian portreton de Georgo la 4-a, ludatan de aktoro Hugh Laurie.
Antaŭe: | Reĝo de Hanovro | Poste: | |
---|---|---|---|
Georgo la 3-a | 1820-1830 | Vilhelmo la 4-a |
Antaŭe: | Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Georgo la 3-a | 1820-1830 | Vilhelmo la 4-a |