Gergely Bódy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Bódy
Gergely Bódy
Gergely Bódy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1979 (1979-10-29) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo prezentisto • raportisto • ĵurnalisto
TTT
Retejo https://bodygergo.hu/
vdr

Gergely Bódy [gergej bOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bódy Gergely (konata ankaŭ Bódy Gergő) estas hungara infana aktoro, televizia redaktoro, voĉoaktoro.

Gergely Bódy[1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Bódy frekventis studion de Hungara Radio kaj aktoran studion de Margit Földessy, dum li estis infana aktoro en teatroj, ankaŭ en la Hungara Radio. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2005, en la sekva jaro reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Vitray kaj Ádám Horváth. Inter 2006-2008 li laboris en la Hungara Televizio, poste li estis asistanto en Urugvajo. Post unu jaro li hejmenvenis kaj havis plurajn taskojn ekzemple en privata radio aŭ televizio, plej ofte en filmaj studioj, kiel voĉoaktoro.

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kisváros (televizia serio, en pluraj epizodoj) - Tamás; Gábor; Ákos
  • Szomszédok (televizia serio, en pluraj epizodoj) - gasto
  • Friss levegő (2006)
  • Pozitív sokk (dokumenta filmo, 2009) - raportisto
  • Coming out (2013) - junulo
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jean-Pierre Darroussin, Christian Bale, Ashton Kutcher, Frankie Muniz [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]