Git

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Git estas disa versitena sistemo.

Inventis ĝin fama Linus Torvalds.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas el la angla, kun la signifo de "stultulo" aŭ "aĉulo". Interese, ke Torvalds ŝercis, ke li kutimas nomi siajn projektojn per sia nomo, la unua fojo estis Linukso, la dua fojo estis Git (kial li nomas sin "aĉulo" ni ne scias)

Historio[redakti | redakti fonton]

La linuksa kerno komence uzis la sistemon BitKeeper. Bitkeeper estas mallibera, multekosta programo, sed ekzistis speciala escepto por Linukso. Tamen post kiam la speciala permeso estis forprenita, s-ro TORVALDS decidis krei sian propran versitenan sistemon.

Ecaro[redakti | redakti fonton]

  1. Rego de senlinia disvolvado.
  2. Disa.
  3. Kongrueco kun jamaj sistemoj.
  4. Efika traktado de grandaj projektoj.
  5. Ĉifra atestado de la historio.
  6. Komponantoj konekteblaj kaj interŝanĝeblaj.
  7. Facila difinado de novaj algoritmoj.
  8. Facila purigado (git gc --prune).
  9. Aŭtomata pakado de dosieroj.

Operaciumoj[redakti | redakti fonton]

S-ro TORVALDS destinis Git-on por Linukso, do ĝi plej bone funkcias en tio kaj aliaj uniksaj operaciumoj (FreeBSD, Makintoŝo ktp). Oni alportis ĝin al Vindozo, sed ĝi estas multe pli rapida en uniksaj operaciumoj.

Kiu uzas Git-on?[redakti | redakti fonton]

Multaj projektoj uzas Git-on, Mercurial-on kaj similajn disajn sistemojn. Aliaj projektoj (ekz-e Apache, Free Pascal ktp) preferas la kliento-servilan modelon de CVS, Subversion ktp. La asertata avantaĝo de disaj sistemoj estas, ke disaj programistoj povas labori sen zorgo pri tio, kion aliaj programistoj faras. Kontraŭuloj asertas, ke ĝia postulo de tio, ke ĉiuj povas havi propran deponejon, estas ĝena kaj ke la kaŝema disa modelo mem estas postlasaĵo de malliberaj programoj.

Ankaŭ ekzistas gastigantoj de centraj git-aj deponejoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala TTT-ejo