Glacifjordo de Ilulissat
| Glacifjordo de Ilulissat* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Glacimonto sur sia vojo tra la Glacifjordo Ilulissat.
|
||
| Lando | ||
| Tipo | natura heredaĵo | |
| Kriterioj | vii, viii | |
| Fonto | 1149 | |
| Regiono** | Monda Heredaĵo (Ameriko) | |
| Koordinatoj | 69°9′32.33″N 50°30′23.38″U / 69.1589806°N, 50.5064944°UKoordinatoj: 69°9′32.33″N 50°30′23.38″U / 69.1589806°N, 50.5064944°U | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2004 (28-a Sesio) | |
| Plie | - | |
| Ruĝa listo | - | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Glacifjordo de Ilulissat situas en Gronlando (du kilometrojn sude de la nomdona komunumo Ilulissat (dane: Jakobshavn).
Fjordo kaj glaĉero [redakti]
La glacifjordo (en la gronlanda lingvo Kalaallisut: Kangia) situas 250 kilometojn norde de la arkta cirklo ĉe la okcidenta bordo de Gronlando. Ĝi sternas 40 kilometrojn en la landon kaj vastas 7 kilometrojn. Ĉe sia fino ("fonto") troviĝas glaĉero Sermeq Kujalleq, unu el la plej aktivaj glaĉeroj de la mondo, kiu fluas je ĉ. 20 metrojn tage. Koresponde glaciamaso da 35 km3 jare enverŝiĝas en la maron.
Ĉe la glaĉer-"buŝo", kie la glaĉero fluas en la maron, forrompiĝas grandaj amasoj da glacio: la glaĉero naskas glacimonton. Daŭras ĉirkaŭ 12 ĝis 15 monatojn, ĝis nova glacimonto atingas la liberan maron (Davisa Markolo), ĉar la glaĉero alŝutis ĉe sia enfluejo submaran morenon, kiu malfaciligas la forflosadon de la pli grandaj glacimontoj.
La Glacifjordo de Ilulissat kaj la glaĉero Sermeq Kujalleq estis objekto de multaj studoj pri glaĉeroj (ĉar ili estas relative facile atingeblaj).
Monda heredaĵo [redakti]
Pro sia giganteco kaj sia graveco por la esplorado de glaĉeroj la Glacifjordo de Ilulissat estis deklarita Monda Naturheredaĵo far UNESKO en 2004.


