Gospatric

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gospatric (m. post 1073) estis grafo de Northumbria, Anglio, kaj poste lordo de bienoj en la regiono de Dunbar.

Verŝajne li estis filo de Ealdgyth, filino de Uhtred la Kuraĝa, kaj Maldred, frato de Dunkano la 1-a (Skotlando).

En 1066 Vilhelmo la Konkerinto nomumis Copsi, kiu subtenis Tostig Godwinson kaj partoprenis ties ekzilon en 1065, grafo de Northumbria, sed post nur kvin semajnoj estis mortigata de Oswulf, nepo de Uhtred la Kuraĝa, kiu nomumis sin grafo. Tamen ankaŭ Oswulf baldaŭ estis mortigata, de banditoj. Gospatric, kiu havis pretendon al la graflando, ofertis grandan sumon da mono por iĝi grafo, kaj Vilhelmo, kiu estis urĝe kolektanta impostojn, konsentis.

En 1068 estis grava ribelo en Anglio, kune kun skandinava invado. Inter la estroj de la ribelo estis Edgar Aetheling, Morcar (grafo de Northumbria de 1065 al 1066 kiam Vilhelmo senigis lin de la graflando) kaj Gospatric. Post venki la ribelantojn, Vilhelmo senigis Gospatric de lia rango kaj ekzilis lin: li iris al Skotlando. La sekvantan jaron li partoprenis invadon de Edgar Aetheling kaj armeo de danoj, skotoj kaj malkontentaj angloj. Vilhelmo forpelis la invandantojn, sed dum la militado Gospatric kaptis la kastelon de Bamburgh kaj Vilhelmo permesis lin reteni ĝin kaj regi Northumbria.

Tamen en 1072 Vilhelmo denove senigis Gospatric de Northumbria. Gospatric fuĝis en Skotlandon kaj velis al Flandrio. Baldaŭ li revenis al Skotlando kie Malkolmo la 3-a donis al li la kastelon de Dunbar kaj ĉirkaŭajn bienojn. Pro mortmalsano li ĝuis la bienojn nur mallonge.

Lia filino Uchtreda edziniĝis al Dunkano la 2-a (Skotlando). Li havis tri filojn: