Tostig Godwinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tostig (n. eble ĉ. 1026, m. la 25-an de septembro 1066) estis filo de Godvino grafo de Wessex kaj frato de Harold la 2-a (Anglio).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis la tria ido de Godvino kaj Gytha Thorkelsdóttir. En 1051 li edziĝis al Judita, filino de Baldueno la 4-a de Flandrio, duonfratino de Baldueno la 5-a, kaj onklino de Matilda de Flandrio kiu edziĝis al Vilhelmo la Konkerinto.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

En 1051 ĉe Dovero okazis tumulto, kun batalado inter la urbanoj kaj Eŭstako la 2-a, grafo de Boulogne, parenco de Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio. Godvino rifuzis puni la urbanojn. Leofric de Mercia kaj Siward de Northumbria subtenis la koleran reĝon, kiu ekzilis Godvinon kaj liajn filojn en septembro 1051. La sekvantan jaron Godvino kaj siaj filoj invadis Anglion kaj devigis Eduardon restaŭri la bienojn kaj titolojn de la Godvin-familio.

Grafo de Northumbria[redakti | redakti fonton]

En 1053 Siward mortis kaj Tostig iĝis grafo de Northumbria. Tie li neniam popularis. La 3-an de oktobro 1063 gravuloj de Jorkŝiro okupis Jorkon, mortigis subtenantojn de Tostig, kaj proskripciis Tostig. Ili petis la subtenon de Morcar, pli juna frato de Edvino de Mercia. La ribeloj marŝis suden por prezenti siajn plendojn al la reĝo, kaj ĉe Northampton ili estis kunigataj de Edvino de Mercia kaj liaj soldatoj. Tie Harold (la estonta Harold la 2-a), renkontis ilin, kaj decidis ke Tostig ne povus reteni Northumbria, kaj diris tion dum reĝa konsilio ĉe Oksfordo la 28-an de oktobro. Tostig estis proskripciata kaj senigata de sia graflando, kiun la reĝo konfidis al Morcar.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 1066 Tostig invadis Mercia, sed estis forpelata kaj fuĝis al Skotlando. La saman jaron Eduardo la Konfesanto mortis kaj Harold la 2-a iĝis reĝo de Anglio. Harald Hardrada pretendis la anglan tronon kaj septembron 1066 invadis nordorientan Anglion. Tostig kun flandraj dungsoldsatoj subtenis la norvegojn. La 20-an de septembro ĉe Fulford (proksime al Jorko), Harald Hardrada kaj Tostig venkis anglosaksan armeon. Tamen Harold la 2-a estis rapide marŝanta norden kun granda armeo, kaj la 25-an de septembro li alvenis al Stamford Bridge (Jorkŝiro), kie li tute venkis Harald, kies armeo estis malpreta por batalo ĉar ĝi atendis nur provizaĵojn. Harald kaj Tostig rifuzis kapitulacii, kaj multmultaj norvegoj mortis dum la batalo, kaj necesis malpli ol 25 ŝipoj por porti la postvivantojn reen al Norvegio. Inter la mortintoj estis kaj Harald Hardrada kaj Tostig.

Harald kaj Judita havis du filojn, Skuli kaj Ketil. Post la morto de Tostig ili fuĝis al Norvegio, kaj, eble ĉirkaŭ 1070, Judita edziĝis al Velf, duko de Bavario.