Sweyn Godwinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sweyn (n. ĉ.1023, m. 1052) estis la plej aĝa filo de Godvino, grafo de Wessex, kaj frato de Harold la 2-a, reĝo de Anglio en 1066.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1043 li iĝis grafo de Hereford. Tuj li petis pacakordon kun Gruffydd ap Llywelyn, reĝo de Gwynedd en norda Kimrio, kaj en 1046 li helpis lin venki rivalon, Gruffydd ap Rhydderch, reĝo de Deheubarth en sudokcidenta Kimrio.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Anglosaksa Kroniko, Sweyn enamiĝis al Eadgifu, abatino de Leominster kaj, reveninte de Kimrio, forprenis ŝin de ŝia abatejo. Pro tio en 1046 aŭ 1047 li estis ekzilata, kaj iris al Flandrio, kaj poste Danio, el kiu li estis forpelata pro iu nekonata ofendo. En 1049 li revenis al Anglio kaj, subtenate de sia frato Harold kaj sia kuzo Beorn, petis ke la reĝo (Eduardo la Konfesanto) pardonus lin. Tamen survoje al la reĝo li murdis Beorn kaj pro tio estis denove ekzilata.

La sekvantan jaron li estis pardonata, eble pro peto de sia patro Godvino, kaj rehavis sian graflandon.

En 1051 ĉe Dovero okazis tumulto, kun batalado inter la urbanoj kaj Eŭstako la 2-a, grafo de Boulogne, parenco de Eduardo la Konfesanto. Godvino rifuzis puni la urbanojn. Leofric de Mercia kaj Siward de Northumbria subtenis la koleran reĝon, kiu ekzilis Godvinon kaj liajn filojn en septembro 1051. Sweyn mem estis ekzilata por la resto de sia vivo, kaj fuĝis al Flandrio.

Morto[redakti | redakti fonton]

Lamentante siajn pekojn, Sweyn pilgrimis (laŭdire nudpiede dum almenaŭ parto de la vojaĝo) al Jerusalemo. Post lia reveno li estis mortigata, kvankam oni ne scias la detalojn. Pro lia morto lia frato Harold iĝis la heredonto de Godvino.