Graduso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La graduso (mallongigo: gr) ankaŭ nomita gono (simbolo: gon, el la greka gônia = "angulo") estas angula mezurunuo egala al π / 200 radianoj, al centono de orto, aŭ al 0,90 gradoj.

La graduso estas la konsekvenco el la invento de la metro, ĉar la metro estas la 40.000.000-ono de la ter-ĉirkaŭo, kiam oni onigas tiun ĉirkaŭon per 400 gr, 1 km egalas al 1/100 da graduso.

Pro tio, oni malbone komprenas ke oni ankoraŭ uzas la gradon en la aviadila kaj marveturada medioj kie la mezurunuoj estas la mar-mejlo (naŭta mejlo = 1854 metroj) kaj la deksesonaj unuoj.

Nomo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj, "graduso" en Esperanto ne nur estas mezurunuo por anguloj, sed ankaŭ por temperaturo, intenseco de tertremoj, vento-intenseco, kaj tiel plu. Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro kaj PIV2, tamen, graduso estas nur mezurunuo por anguloj, egala al centono de orto. Ĉar orto egalas al 90 gradoj, unu graduso egalas al 0,9 gradoj.

En la rusa grado nomiĝas "градус" [GRAdus], kaj graduso nomiĝas "град" [grad].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]