Grammetal estas komunumo en Germanio, kiu ekestis la 31-an de decembro 2019 per la fuzio de naŭ antaŭe najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia landoTuringio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6482 loĝantojn sur areo de 88,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km².
La komunumo konsistas el la 16 vilaĝaj komunumopartoj Bechstedtstraß, Daasdorf am Berge, Eichelborn, Hayn, Hopfgarten, Isseroda (la administra centro de la komunumo), Mönchenholzhausen, Niederzimmern, Nohra, Obergrunstedt, Obernissa, Ottstedt am Berge, Sohnstedt, Troistedt, Ulla kaj Utzberg