Granda Krimea Tertremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En Krimeo troviĝas multaj montaj formaĵoj, kiuj atestas pri la iamaj tertremoj

La Granda Krimea Tertremo (1927) estas la plej bone pridokumentita tertremo, iam ajn okazinta sur la Krimea duoninsulo. Ĝi okazis nokte la 12-an de septembro 1927, tamen pro la fakto, ke la 26-an de julio de la sama jaro en Krimeo okazis alia tertremo (signife malpli forta), oni foje parolas pri la "Krimeaj tertremoj de la jaro 1927".

Historio de la krimeaj tertremoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva tertremo en Krimeo, menciata en skribaj fontoj, estas la Pantikapea tertremo, kiu okazis en la 63-a jaro a.K. Pro la tertremo suferis multaj urb(et)oj de la Kerĉa duoninsulo.

Konserviĝis la informoj pri pli-malpli signifaj tertremoj de la jaroj 480, 1292, 1341 kaj 1471. 6-grada tertremo okazis en 1802. Malpli grandaj tertremoj okazas en Krimeo regule, konserviĝis la informoj pri la tertremoj de la jaroj 1838, 1869, 1908, 1919. Tamen la plej detrua kaj forta tertremo dum la tuta historio de Krimeo okazis ĝuste en 1927.

Tertremo de la 26-a de junio 1927[redakti | redakti fonton]

La unua tertremo en 1927 okazis tage la 26-an de junio. Sur la Suda bordo de Krimeo la forto de la tertremo atingis 6 gradojn laŭ la Richter-skalo. Malgraŭ tio, ke la tertremo preskaŭ ne kaŭzis iujn signifajn detruojn kaj homajn mortojn, ĝi tamen kaŭzis grandan panikon inter la multnombraj ripozantoj — jam sekvatage ĉiuj transportiloj estis plenaj je la forveturantaj homoj.

La surcentro de la tertremo troviĝis sur la mar-fundo, sude de Foroso. Laŭ la informoj de la ĵurnaloj, la sumo de ĉiuj damaĝoj pro la tertremo superis milionon da rubloj.

Tertremo de la 11-12-a de septembro 1927[redakti | redakti fonton]

La tertremo, kiu okazis nokte inter la 11-a de septembro kaj la 12-a de septembro estis signife pli forta kaj kaŭzis multegajn detruojn. La surcentro de la tertremo troviĝis sur la mar-fundo sude de Jalto kaj estis etendita laŭlonge de la bordo. Laŭ la pritaksoj en la surcentro la forto de la tertremo plej verŝajne atingis 9 gradojn laŭ la Richter-skalo.

La unuaj signoj de la okazonta tertremo aperis jam vespere la 11-an de septembro ĉirkaŭ la 8-a horo. La bestoj estis videble maltrankviligitaj, ĉevaloj laŭte henis, hundoj kaj katoj estis videble timigitaj. La fiŝkaptistoj, kiuj iris por la nokta fiŝkaptado aŭdis malklaran murmuregon kaj vidis strangan ondadon sur la maro ĉe tute kvieta vetero. Ĝuste je meznokto sur la tuta bordo ekhurlis la hundoj. Post ĉ. 15 minutoj okazis la unua atako de la tertremo. Dum la sekvintaj 11 horoj sume okazis 27 fortaj terskuoj, tamen malpli fortaj terskuoj (sume ĉ. 200) estis registrataj ankoraŭ dum kelkaj tagoj. La fina terskuo (5-gradojn forta) okazis nur la 24-an de septembro; ĝi kaŭzis preskaŭ nur la maltrankviliĝon de la homoj, sed ne iujn gravajn detruojn.

La tertremo kaŭzis la damaĝon al multaj konstruaĵoj (en Jalto grave suferis ĉ. 70% de ĉiuj domoj) kaj multnombrajn rok-defalojn en la montaro. 3 homoj pereis, ĉ. 65 estis vunditaj. La tertremo kaŭzis ankaŭ grandegan panikon kaj multajn patalogiajn psikajn reagojn inter la loĝantoj kaj gastoj de Krimeo. Por kelkaj semajnoj post la tertremo la ĉemara teritorio ŝajnis preskaŭ tute senhomiĝi.

Aparta karakterizaĵo de la tertremo estis la multnombraj fajraj fenomenoj, kiuj okazis sur la maro. Jam vespere en Sebastopolo multaj atestantoj rimarkis la nekutiman koloron de la sunsubiro — la maro ŝajnis bruli je iom bruna koloro. Jam nokte dum la terskuoj multaj homoj vidis en la maro fajrajn eksplodojn kaj "torĉojn", kiuj evidente havis grandegajn dimensiojn (ĝis, eble, 500 metroj), ĉar estis viditaj de 60-70-kilometra distanco. Jam poste tiuj fenomenoj estis klarigitaj kiel ekbruloj de metano (kiu eble eliris tra la aperintaj fendoj en la marfundo) kaj hidrogensulfido (kies koncentriteco en la Nigra maro estas anomalie granda).

La tertremo en literaturo[redakti | redakti fonton]

La unua terskuo de la Granda Krimea Tertremo estis priskribita en la humura romano de I. Ilf kaj Je. Petrov "Dek du seĝoj". Jen la elĉerpaĵo (trad. el la rusa):

La vitroj elsaltis kun tintado, kaj la ombreleto kun la surskribo "Mi volas Podkolesin", kaptita de ventokirlo, elflugis tra la fenestro al la maro. Ostapo kuŝis sur la planko, iom premkovrita de maldikaj lignaj platoj.

Estis la 12-a horo kaj 14 minutoj. Ĝi estis la unua terskuo de la Granda Krimea Tertremo de la jaro 1927. La 9-grada terskuo, kiu kaŭzis sennombrajn plagojn al la tuta duoninsulo, elŝiris la trezoron el la manoj de la asociitoj.

— Kamarado Bender! Kio estas ĝi? — terurite kriis Ippolit Matvejeviĉ.

Ostapo estis plej kolerega. La tertremo sukcesis malhepi lin! Tio estis la sola okazo en lia riĉa praktiko.