Grandega kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandega kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris
Specio: C. tenuirostris
Calidris tenuirostris
Horsfield, 1821
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandega kalidro, Calidris tenuirostris, estas eta fortika vadbirdokalidro de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas tamen la plej granda de la Kalidroj.

Ties reprodukta medio estas tundro en nordorienta Siberio. Ili konstruas neston surplanke; la ino demetas kvar ovojn en surplanka truo. Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordoj en sudorienta Azio el Irano kaj Barato ĝis Filipinoj kaj suden ĝis Aŭstralio. Tiu palearkta specio formas grandegajn arojn vintre. Ĝi estas rara vagulo en okcidenta Eŭropo.

Temas pri mezgranda birdo 27 ĝis 30 cm longa kaj ĉirkaŭ 160 g peza. Tiu specio havas mallongajn malhelajn krurojn kaj mezlongan maldikan malhelan bekon. Breduloj havas makulitajn grizajn suprajn partojn kun kelkaj ruĝecaj plumoj. Vizaĝo kaj ĉefe gorĝo kaj brusto estas tre punktitaj nigre kaj estas ankaŭ kelkaj strioj en malantaŭa ventro. Vintre la plumaro iĝas tute helgriza supre.

Tiu birdo estas parence rilata kun la pli disvastigata Granda kalidro. En reprodukta plumaro, tiu lasta montras diferencigan ruĝecajn vizaĝon, bruston kaj ventron. En aliaj plumaroj, la Grandega kalidro povas esti identigita pro sia pli granda grando, pli longa beko, pli akra mentono kaj pli striitaj supraj partoj.

Tiuj birdoj manĝas en kotejoj, lagoj kaj strandoj, tuŝoprobante kaj bekoplukante manĝaĵojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe moluskojn kaj insektojn. Ili estas sociaj birdoj kiuj foje ariĝas kun karadrioj de specio Charadrius bicinctus.

La Grandega kalidro estas specio protektita de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Referencoj