Grassholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grassholm
insuloKolonio de birdojnaturrezervejo • Loko de Speciala Scienca Intereso [+]

AkvejoKanalo de Sankta Georgo

Supermara alteco42 m [+]
Koordinatoj51° 44′ N, 5° 29′ U (mapo)51.730902-5.4797143Koordinatoj: 51° 44′ N, 5° 29′ U (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco42 m

Longo500 m
Larĝo310 m
Areo0,089 km² (9 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Grassholm (Britio)
Grassholm (Britio)
DEC
Grassholm
Grassholm
Map
Grassholm
Vikimedia Komunejo:  Grassholm Island [+]
vdr

Grassholm (kimre GwalesYnys Gwales) estas malgranda neloĝata insulo situanta je 13 km ĉe la sudokcidenta marbordo de Pembrokeshire en Kimrio, okcidente de Skomer. Ĝi estas la plej okcidenta pinto en Kimrio kaj estas konata pro sia granda kolonio de suloj. Grassholm estas ekde 1947 posedo de la Reĝa Socio por Protektado de Birdoj, kaj estas unu el ties plej malnovaj rezervejoj.

La NAcia Naturrezervejo Grassholm estas la tria plej grava loko por suloj en la mondo, post du lokoj en Skotlando; Sankta Kildo kaj Roko Bass. Ĝi utilas kiel reproduktejo por 39,000 paroj de tiuj birdoj, kaj eltenas ĉirkaŭ 10 % el la tutmonda populacio.[1] La agitata maro ĉirkaŭ Grassholm havigas ankaŭ bonan manĝon por porkocetoj kaj tursiopoj.

Boatoj venas al Grassholm el St. Justinians kaj Martin's Haven en la kontinento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anon. Grassholm. RSPB wepages. The Royal Society for the Protection of Birds. Alirita 11a Aprilo 2010.