Grimaldi Forum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
testa veturado de elektraj veturiloj antaŭ la konferencejo Forum en 2006 dum la ekspozicio EVER Monaco

Grimaldi Forum, Monako, estas moderna konferencejo kaj ekspoziciejo marborde de la plej orienta plaĝa distriko de Monako, nomata Larvotto. La baleto de Montekarlo kaj la filharmonia orkestro de Montekarlo regule prezentiĝas tie, sed krome la ejo ankaŭ estas loko por pliaj koncertoj, konferencoj kaj ekspozicioj.

Dum la renovigo de la Salono Garnier de la Opero de Montekarlo en la jaroj 2004 kaj 2005, operoj estis prezentitaj en la Princa Salono aŭ france Salle des Princes en la konferencejo Grimaldi Forum. La konferencejo ankaŭ estas la ĉiujara loko de lotumoj pri konsisto de la grupaj fazoj de la konkursoj Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj Eŭropa Ligo de UEFA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]