Grimsby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grimsby
urbeto • eksterparoĥa areo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 88 243  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 34′ N, 0° 5′ U (mapo)53.5675-0.080000000000013Koordinatoj: 53° 34′ N, 0° 5′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Grimsby (Anglio)
Grimsby (Anglio)
DEC
Grimsby
Grimsby
Situo de Grimsby
Grimsby (Britio)
Grimsby (Britio)
DEC
Grimsby
Grimsby
Situo de Grimsby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grimsby [+]
vdr
Grimsby

Grimsby estas urbo en Anglio sur la suda flanko de la Rivero Humber apud la Norda Maro. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 88 243 loĝantoj. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lincolnshire Nord-Orienta.

Antaŭe la plej eminenta fiŝkapthaveno en la mondo. En Britio la nomo Grimsby estas preskaŭ sinonimo por la vorto fiŝo. La malgrandaj fiŝboatoj preskaŭ malaperis sed la procesado de fiŝo restas grava industrio.

Nuntempe grava komerca haveno - aŭtomobiloj, ligno, kemiaĵoj, oleo. Grava centro por preparitaj manĝaĵoj ekz. frostigitaj legomoj.

Legendo rakontas ke dana fiŝkaptisto, nomita Grim, surteriĝis sur la suda flanko de la Rivero “Humber”, fuĝinte el Danlando kun la heredonto de la dana trono, Havelock, kies vivon oni minacis. Poste Grim konstruis domon por sia familio kaj la rezultanta vilaĝo ricevis la nomon. “Loko de Grim”. Tiel komenciĝis komunumo, kiun oni konas per la nomo, Grimsby.

La urbo kunpremiĝas kun la Lincolnshire Wolds (Montetoj de Lincoln’a Provinco) kaj la longaj, sablaj strandoj de tiaj marbordaj vizitejoj kiaj Cleethorpes, Mablethorpe kaj Skegness.

Vizitinda - La impona Nacia Fiŝkapthereda Centro festas unu el la plej longe establitaj industrioj de la regiono.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj de Grimsby[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.