Grizvanga turdo

El Vikipedio
(Alidirektita el Grizvanga turdeto)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grizvanga turdo
Grizvanga turdo
Grizvanga turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. minimus'
Dunomo
Catharus minimus
(Lafresnaye, 1848)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Grizvanga turdoGrizvanga turdeto, Catharus minimus, estas mezgranda Turdo. Tiu specio estas 15-17 cm longa, kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Ĝi estas membro de tre proksima grupo de migrantaj specioj kiu inkludas ankaŭ la kriptotaksonoj de la Salikoturdo kaj de la Biknela turdo (Winker & Pruett, 2006); ĝi formas paron de kamuflaj specioj kun la lasta. La Grizvanga turdo estas preskaŭ nedistingebla el la Biknela turdo escepte pro tio ke ĝi estas iomete pli granda kaj havas diferencan kanton. La du specioj estis iam konsiderataj samspecifaj.[1]

Grizvanga turdo

Plenkreskuloj estas olivbrunaj en supraj partoj. Subaj partoj estas blankaj kun griza koloro en flankoj; la brusto estas grizbruna kun pli malhelaj punktoj. Ili havas rozkolorajn krurojn kaj malfortan grizan okulringon. Ili havas grizajn vangojn, de kie devenas la nomo de la specio.

La reprodukta habitato estas la nordaj arbaroj de piceo en norda Kanado kaj Alasko. Ili faras tasforman neston en malalta loko ĉe konifero aŭ surgrunde ĉe bazo de arbusto.

Tiuj birdoj migras al norda Sudameriko. Tiu specio estas rara vaganto en Eŭropo. Ties norda reprodukta teritorio kaj longdistanca migrado faras ĝin unu el la plej regulaj paserinaj migrantoj de Nordameriko kiu trapasas la Atlantikon.

Ili manĝas surgrunde ĉefe insektojn kaj berojn.

La kanto de tiu birdo estas distancata serio de flutecaj tonoj kiuj plialtiĝas kaj finas krute. Kiel ĉe la Biknela turdo, ili estas sekretemaj dum la nestosezono.

[redakti] Referencoj

  1. Bicknell's Thrush: Taxonomic Status and Distribution (1993)
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj