Gubernio Hasaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la gubernio

Hasaka respektive Al-Hasaka (arabe الحسكة, latinliterigo laŭ DMG Muḥafaẓat al-Ḥasaka, sirie ܓܨܪܛܐ, kurde Hesiça) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio kaj situas en la nordokriento de la lando, lime de Turkio kaj Irako. La areo ampleksas 23 334 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2008, en la gubernio vivis proksimume 1 400 000 loĝantoj. Administra centro estas la samnoma urbo al-Hasaka, sed la laŭ nombro de loĝantoj plej granda urbo estas Kamiŝli.

La loĝantaro konsistas plejpartre el kurdoj kaj el siriaj kristanoj, nomataj asirianoj. Krom ili ankaŭ ekzistas komunumoj de arabaj islamanoj kaj de armenaj kristanoj.

Eksteraj ligiloj

greke statistikaj informoj en retejo country-data.com greke statistikaj informoj en retejo state.gov greke statistikaj informoj en retejo gazetteer.de