Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib
gurdvaro
Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib (Lombardio)
Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib (Lombardio)
DEC
Situo en regiono Lombardio
Map
Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib
Bazaj informoj
Loko Pessina Cremonese,  Italio
Geografia situo 45° 9′ 47″ N, 10° 16′ 47″ O (mapo)45.163029710.2798611Koordinatoj: 45° 9′ 47″ N, 10° 16′ 47″ O (mapo)
Religia aliĝo Sikismo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 2011
Karakterizaĵoj
vdr

La Gurdvaro Shri Kalgidhar Sahib estas la plej granda sikisma preĝejo de la kontinenta Eŭropo.[1][2] Tio troviĝas en la komunumo Pessina Cremonese, en norda Italio.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭfaktoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj sikoj alvenis el Panĝabio en la padan ebenaĵon meze de la 1980-aj jaroj, kaj ˘baldaŭ trovis laboron kiel «bergamini», tio estas, melkistoj de bovinoj por la produktado de la parmezano.[2]

Komence la sika komunumo volis konstrui la templon en Vescovato (provinco de Kremono), sed la loka administrantaro malhelpis la projekton.[3] La situacio evoluiĝis en 2007 kiam, ankaŭ dank'al al la intereso de la tiama provinca prezidanto Giuseppe Torchio kaj grupo de lokaj urbestroj, oni komencis plani konstruon de preĝejo proksime al Pessina.[3] La urbestro de Pessina Cremonese, Dalido Malaggi, kiu subtenis la mendon de sikoj pri la konstruo de preĝejo, parolis pri «historia tago por la sika komunumo kaj por la tuta areo de Kremono».[3]

Konstruo kaj inaŭguro[redakti | redakti fonton]

La arĥitekto Giorgio Mantovani realigis strukturon de 2.352 m², kiu altas 15 metrojn kaj povas gastigi ĝis 500 preĝantojn.[2] La koston de 1,3 milionoj da eŭroj estis financitaj kaj per bankprunto (de la banko Banca Agricola Mantovana) kaj per la ofertoj de la preĝantoj.[3] La konstruon prizorgis la porkonstrua firmao «La Solidarietà» el Gussola.[2] La portilaro de la strukturo estas el ŝtalbetono kaj sur la eksteraj muroj videblas antaŭfabrikitaj paneloj kun kaŭĉuka matrico.[3]

La templo enhavas du etaĝojn kaj, ekstere, estas ĉirkaŭita per kvar turoj.[2] Ĉiuj turoj surhavas po oran kupolon sur la pintoj, kiujn realigis forĝisto el Rivarolo Mantovano kaj surmetis la firmao Harinder Singh.[4]

La preĝejo estis inaŭgurata la 21-an de aŭgusto 2011 en via Madre Teresa di Calcultta (trad. strato Patrino Teresa de Kolkato) je la ĉeesto de la urbestro, de la konsolo de Barato en Italio, kaj de aliaj aŭtoritatoj.[5]

Priskribo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la grundetaĝo troviĝas manĝejo, kuirejo, necesejo, kaj loko por deponi la ŝuojn; ĉe la unua etaĝo troviĝas granda halo por la preĝoj; ekstere vasta parkumejo disponeblas por la vizitantoj de la templo.[3] Ĉe la templo oni ankaŭ instruas al la novaj generacioj la tradiciojn de la sika kulturo kaj la historion de la ceteraj religioj; oni ankaŭ praktikas sportojn.[6] La preĝejo estas ano de la komunumo Gurdwara Sri Guru Kalgidhar Sahib. En 2023, oni taksas ke ĉ. 8500 sikoj vivas en Kremono kaj en la provinco; el tiuj, po 1000 vizitas la templon ĉiudimanĉe.[6][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]