Gustav Žďárský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Žďárský
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1867 (1867-08-20)
en Nový Bydžov
Morto 10-an de julio 1925 (1925-07-10) (57-jaraĝa)
en Malnova Urbo
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistotradukisto • filologo • bookkeeper
vdr

Gustav ŽĎÁRSKÝ (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1867 en Nový Bydžov - mortis en 1925) estis ĉeĥa filologo kaj esperantisto.

Doktoro pri filozofio. Li verkis lernolibrojn de fremdaj lingvoj, tradukis en la ĉeĥan fremdlingvan literaturon kaj kompilis supervidojn de la ĉeĥa literaturo. Kunlabore kun Karel Procházka li preparis lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj kaj tradukojn al Esperanto. Li okupiĝis pri la lingvoj hungara, rumana, angla, germana, hispana, itala kaj Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Soustavný slovníček česko-maďarský (Sistema vartareto ĉeĥa-hungara, 1917)
  • Stručná cvičebnice jazyka maďarského (Konciza ekzerclibro de la lingvo hungara, 1919)
  • Mluvnice jazyka českého (Gramatiko de la ĉeĥa, 1922)
  • Učebnice esperanta: mluvnice, vzorná cvičebnice a čítanka se slovníčkem, rozmluvy a korespondence (Lernolibro de Esperanto: gramatiko, modela ekzercaro kaj legolibro kun vortareto, konversacio kaj korespondaĵoj, 1923, kune kun Karel Procházka)
  • Učebnice jazyka rumunského (Lernolibro de la lingvo rumana, 1925)
  • Obsahy z československé beletrie doby nové (Enhavoj el la ĉeĥoslovaka beletro de la epoko nova, 1925 - kun František Bredler)
  • Obsahy z československého písemnictví doby nové (Enhavoj el la ĉeĥoslovaka literaturo de la epoko nova, 1938, 1939)

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Pichon: Psikologio: La memoro kaj la sento (La Progreso, 1924, p. 32)
  • Pichon: La memoro kaj la sento (Učebnice esperanta, 1923, p. 187)
  • Pichon: Historio de panpeco (Učebnice esperanta, 1923, p. 187)
  • Pichon: La libro (Učebnice esperanta, 1923, p. 189)
  • Julius Zeyer: El "Morto de Eva" (Učebnice esperanta, 1923, p. 219)

Tradukoj en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Maria Colombi: Vánoční povídka (Kristnaska rakonto, el la itala, 1894)
  • Maria Colombi: Zlaté sny (Oraj revoj, el la itala, 1894)
  • J. J. Cremer - Gottfried Keller: Novely (Noveloj, 1895)
  • Emil Seipgens: Divoký růženec (Sovaĝa rozario, el la nederlanda, 1895)
  • Emilio de Marchi: Dvě humoresky (Du humuraĵoj, el la itala, 1895)
  • Evgenij Kumičič: Mučednice: dvě povídky (Martirinoj - du rakontoj, el la kroata, 1897)
  • J. B. Haycraft: Přírodní výběr (Natura selektado, 1900)
  • Giuseppe Mazzini: Úvahy vybrané z literárních, politických a náboženských spisů Josefa Mazziniho (Rezonoj elektitaj el literaturaj, politikaj kaj religiaj verkoj de Jozefo Mazzini, 1900 - kun Josef David, el la itala)
  • Edith von Sahlburg: Královské lásky (Reĝaj amoj, 1923)
  • Jules Verne: Tajemný ostrov (Misterplena insulo, 1906, el la franca)