Gyöngyi Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyöngyi Szabó [djondjisabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gyöngyi estas hungara-usona kuracisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2013).

Gyöngyi Szabó [1] naskiĝis en 1959 en Pásztó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyöngyi Szabó akiris medicinan diplomon en universitato de Debrecen en 1984. En la sekva jaro ŝi plulernis en Innsbruck, poste ankaŭ en 1986 en Leiden. Ŝi doktoriĝis (PhD) en 1991 antaŭ la akademio. Inter 1994-1997 ŝi apartenis al la universitata stabo de Worcester (Masaĉuseco). Ŝi okupiĝas precipe pri rilatoj inter alkoholoj kaj hepatoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Monocyte-Mediated Immunodepression after Acute Ethanol Exposure (1993) - kontribuanto en libro
  • Toll-like Receptors (2010) - kontribuanto en libro
  • Alcohol-induced IL-1beta in the brain is mediated by NLRP3/ASC inflammasome activation that amplifies neuroinflammation (2013) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.