György Bakondi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bakondi
György Bakondi
György Bakondi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1952 (1952-10-15) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kossuth Lajos Military College • Scienca Universitato de Szeged
vdr

György Bakondi [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakondi György estas hungara juristo, altlerneja instruisto, oficiro.

Bakondi György[1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bakondi György maturiĝis en gimnazio en Szolnok en 1971, poste li akiris diplomon en oficira altlernejo en 1975. Inter 1977 kaj 1982 li studis juron en Scienca Universitato Attila József, sed plenan diplomon li akiris en 1997. Intertempe en 1990 kaj 1992 li studvojaĝis en Usono. Komence li havis postenon en la oficira altlernejo, poste li estis vicestro en limpasejo de Röszke, inter 1991-1999 li estis vicestro de la limgardista armeo, fine li pensiuliĝis. Li atingis la rangon generalo en 1994. Tamen en 1999 kaj 2001 li estis komisaro dum la aktualaj inundoj. En 2000 li estis estro de la nova organizaĵo Direkcio pri Katastrofaj Okazintaĵoj. En 2002 li estis akuzita, tial li estis advokato inter 2003-2010. En 2010 li reprenis la estrecon en la direkcio kaj post 5 jaroj li retiriĝis. Li ricevis premiojn inter 2000-2015. Lia edzino naskis trifoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]